Charles FLEMING (19-a de septembro 1916 – 11-a de septembro 1987) estis unu el la plej eminentaj kaj influaj nov-zelandaj sciencistoj de la dudeka jarcento[1]. Li interesiĝis pri la natura mondo kiam knabo, kolektis konkojn ekzemple kaj, ĉar li evidente estis tre inteligenta, la gepatroj kaj diversaj konatoj kuraĝigis lian intereson. Li studis la sciencojn kaj profesie kontribuis grave en la fakoj geologio, ornitologio, biogeografio kaj entomologio. Li ankaŭ estis pasia naturkonservanto.